Amazono (rivero)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por informoj pri la samnoma mitologia tribo, vidu la artikolon Amazonoj.
Amazono
Amazona Baseno
rivero
Bazaj informoj
Longeco 6 400 km
Akvokolekta areo 6 915 000 km²
Averaĝa trafluo 219 000 m³/s
Fluo
Deveno Apurimako
- Alteco super marnivelo 5 597 m
- Koordinatoj 15° 31′ 4″ S, 71° 41′ 37″ U (mapo)-15.517777777778-71.693611111111
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 0° 42′ 28″ N, 50° 5′ 22″ U (mapo)0.70777777777778-50.089444444444
Geografio
Alfluantoj vidu apude
Map
Amazono
Rivero en Sudameriko
vdr
Amazono originiĝas el la klifoj de Apaĉeta en Arekipo ĉe la Nevado Mismi, markite nur pere ligna kruco.

Amazono, en Sudameriko, estas unu el la du plej grandaj riveroj en la mondo (la alia estas Nilo, vidu diskuton sube). Ĝi havas la plej grandan kvanton da akvo fluanta (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo) kaj ankaŭ la plej etendan akvokolektan basenon nome 7,050,000 km². La rivero fluas de la Andoj (Nevado Mismi aŭ Nevado Quehuisha [kehuIŝa]) tra la amazona pluvarbaro en la Atlantikon.

La larĝo de Amazono estas el 1.6 al 10 km kiam ne estas inundo sed ĝi etendas dum la pluvsezono al 48 km aŭ eĉ plie. La rivero eniras en la Atlantika Oceano ĉe larĝa estuaro ĉirkaŭ 240 km larĝa. La elfluo de la ĉefa riverbranĉo estas de ĉirkaŭ 80 km.[1] Pro ties ampleksego, ĝi estas foje kromnome nomita La Rivera Maro.

En ties supra areo, super la kunfluo de Rio Negro, Amazono estas nomita Solimões en Brazilo; tamen, en Peruo, Kolombio kaj Ekvadoro, same kiel ĉe la resto de la Hispanosfero, la rivero estas ĝenerale nomita kiel Amazono nur el la kunfluejo de la riveroj Maranjono kaj Ukajalo en Peruo. La riversistemo de Ukajalo-Apurimako estas konsiderata ĉefa fonto de Amazono, kun ties ĉefa ekfluejo ĉe la glaĉera fluaĵo de Carhuasanta fluanta el monto Nevado Mismi.

  1. "Amazon [https://web.archive.org/web/20091029000733/http://encarta.msn.com/encyclopedia_761571466/Amazon_(river).html Arkivigite je 2009-10-29 per la retarkivo Wayback Machine river" en la reta enciklopedio Microsoft Encarta de 2007, alirita la 12-an de aŭgusto 2007 ()

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search