Amen

Adorado antaŭ la trono de Dio. El la Apocalipso de Bambergo (folio 10, verso): La kvar vivantoj adoras Dion dirante «Amen! Aleluja!» (Ap. 19, 4).

Amen estas vorto de la hebrea lingvo: en la tiberia grafio estas skribita אמן (’Āmēn), en la standarda hebrea אמן (Amen), en la araba آمين (’Āmīn). Ĝi estas deklaro aŭ aserto ĉeesta en la biblia hebrea lingvo, kaj, do, en la Nova Testamento kaj en Korano. Ĝi estas ĉiam uzata en judismo, kaj estis adoptita en la kristana liturgio kiel konkludiga formulo de preĝoj kaj himnoj.

La hebrea adverbo אמן (ámén) precipe signifas “superĉio”, “laŭvere”. Etimologie ĝi estas koneksa kun la verbo אמן (ámán), kiu signifas (laŭbaza formo, nome qal) “eduki”. Gravaj estas tamen aliaj signifoj devenantaj: en nifal ĝi signifas "esti certa, sekura", "esti verdira, vera", pro kio ankaŭ "rezisti", en la formo hifil, nome kredi. La devenanta substantivo אמת (emet) signifas "kio estas stabila kaj firma", do "vero". Laŭ tiu senco ĝi aperas en la Nova Testamento, kial Jesuo eldiras la fundamentajn principojn, kiujn li enirigas per tiu vorto "amen": "Amen, amen, mi diras al vi" – kun la signifo: "Laŭvere mi diras al vi", "Tio kion mi diras, estas vera kaj certa".

En Islamo Amen estas la gloso de la unua surao de la Korano dirita al-Fatiha ("la ulino kiu malfermas").

En la kristana liturgio Amen estas uzata kiel respondo de la asembleo ĉe la fino de la liturgiaj preĝoj: ĝi tiam havas la signifon de konsento pri tio dirita kaj de bondeziro ke la preĝo estu elaŭdita. Ĝia signifo ligiĝas al koncepto de konfido.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search