Amikeco

Amikoj, pentraĵo de Jerry Weiss 2003
Memportreto kun amiko, Rafaelo 1517-1519.

Amikeco estas speco de interhoma rilato, kiu okazas inter du aŭ pli da homoj, kiuj ŝatas unu la alian kaj ĝuas reciproke la kompanion. Eĉ pli, tiu estas rilato de reciproka korinklino inter homoj, kiuj ĝenerale enhavas bonan opinion unu pri la alia, interhelpon, komunajn interesojn kaj ŝatokupojn. Amikeco estas sento rilata al amo, sed kun tute aliaj nuancoj, ĉar ĝi ne inkluzivas enamiĝon, aŭ romantikajn esprimojn de amo. Eble oni povintus resumi la esencon de tiu ĉi termino, uzante simplajn vortojn kiel „pozitiva rilato inter homoj, kiuj estas malfremdaj unu al la alia kaj kundividas iujn komunajn personajn interesojn“. Tamen alimaniere oni rajtas difini amikecon kiel koraj rilatoj bazitaj sur reciproka bonkoreco.

Kiel ĉiu alia homa rilato, tiu ĉi ankaŭ povas esti long- aŭ mallongdaŭra, ŝanĝiĝanta en intenco kaj naturo tra la paso de la tempo. Ĝi estas pli forta formo de interhoma ligo ol asociiĝo, kaj estis studita en akademiaj kampoj kiel komunikado, sociologio, socia psikologio, antropologio kaj filozofio. Kvankam ekzistas multaj formoj de amikeco, kelkaj el kiuj povas varii de loko al loko, certaj trajtoj ĉeestas en multaj specoj de tiaj ligoj. Tiaj trajtoj inkluzivas preferi esti unu kun la alia, ĝui tempon pasigitan kune kaj povi okupiĝi pri pozitiva kaj subtena rolo unu rilate al la alia.

Aliaj lingvoj havas proprajn terminojn por variaj tipoj de amikeco, tra la gamo de la homaj sentoj, praktikoj, proksimeco kaj rilateco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search