Amnestio Internacia

Amnestio Internacia
Amnesty International
emblemo
Emblemo de AI
Emblemo de AI
ne-registara organizaĵo
neprofitcela organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco Julio 1961
Landoj kun lokaj sekcioj de Amnestio Internacia (2012)
Landoj kun lokaj sekcioj de Amnestio Internacia (2012)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Londono
Tipo NRO
Celo Disvolviĝo de la Homaj rajtoj
Agareo

Tutmondo

Moto Better to light a candle than curse the darkness[nb 1].
Fondinto(j) Peter Benenson vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Agnès Callamard (2021–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de Campaign to Stop Killer Robots (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Estr(ar)o Agnès Callamard
Lingvoj

angla, araba, franca, hispana

Filioj Amnestio Internacia Irlando
Amnestio Internacia Francio
Amnestio Internacia Brazilo Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo www.amnesty.org
vdr

Amnestio Internacia (AI) (oficiale Amnesty International) estas tutmonda homrajta movado kiu agadas por antaŭenigi ĉiujn homajn rajtojn agnoskitajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj aliajn internaciajn normojn. Aparte, Amnestio Internacia kampanjas por liberigi ĉiujn prizonulojn de konscienco, certigi justan kaj senprokrastan proceson por politikaj prizonuloj, abolicii la mortpunon, torturon, kaj aliajn kruelajn traktadojn de prizonuloj, fini politikajn murdojn kaj "malaperojn", kaj kontraŭi ĉiujn homrajtajn mistraktojn, ĉu per registaroj aŭ per opoziciaj grupoj.

Amnestio Internacia havas proksimume tri milionojn da membroj kaj subtenantoj en 162 landoj kaj teritorioj. Aktivaĵoj varias de publikaj manifestacioj ĝis leter-kampanjoj, de homrajta edukado ĝis monkolektaj koncertoj, de individuaj apelacioj pri aparta kazo ĝis mondaj kampanjoj pri aparta problemo.

Amnestio Internacia estas senpartia kaj sendependa de iuj registaro, partio, aŭ religio. Amnestio Internacia estas financata grandparte de abonoj kaj donacoj de sia tutmonda membraro.

Amnestio Internacia ricevis la Nobel-premion pri paco en 1977.
Citaĵa eraro Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "nb", sed la responda etikedo <references group="nb"/> ne estis trovita; $2


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search