Anaso

Geanasoj (maldekstre anasino).
Anasido

Anaso estas komuna nomo por pluraj malgrandaj specoj de birdoj el la ordo de anseroformaj, kun mallonga kolo kaj egallarĝa beko. Iuj specioj estas tenataj en korto[1].

Ĉefe temas pri la subfamilio anatenoj kaj ĉefe pri ties genroj Anas, Netta, Aythya kaj maranasoj. La plej tipa kaj konata estas la platbeka anaso aŭ komuna anaso, Anas platyrhynchos.

Ilia bleko estas nomata kvako.

  1. PIV

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search