Anatomio

Unu el la grandaj, detalaj ilustracioj en la verko de Andreo Vesalio nome De humani corporis fabrica, el la 16a jarcento, markante la renaskiĝon de anatomio.

Anatomio aŭ korposcienco estas la subfako de biologio, kiu studas la strukturon kaj organizadon de vivantaj korpoj, nome organismoj, kaj de ties partoj (sistemoj, membroj, organoj, histoj k.t.p.).[1] Ĉefaj subfakoj de anatomio estas kompara anatomio kaj homa anatomio.

Anatomio estas ege ligita al embriologio, kompara anatomio, evoluisma biologio, kaj filogenetiko,[2] ĉar tiuj estas la procezoj per kiuj anatomio estas generata je tujaj (embriologio) kaj longaj (evolucio) temposkaloj. Homa anatomio estas unu el la bazaj esencaj sciencoj de medicino.[3]

La fako anatomio estas dividata en makroskopa kaj mikroskopa anatomioj. Makroskopa anatomio estas la ekzameno de la korpopartoj de animalo uzante senhelpan vidkapablon. Tiu inkludas ankaŭ la branĉon de supraĵa anatomio. Mikroskopa anatomio uzas ankaŭ optikajn instrumentojn en la studo de histoj de variaj strukturoj, konata kiel histologio, kaj ankaŭ en la studo de ĉeloj.

La historio de anatomio estas karakterizata de progresa kompreno de la funkcioj de la organoj kaj strukturoj de la homa korpo. Metodoj estis rimarkinde plibonigataj, antaŭenirante el la ekzamenigo de animaloj pere de dissekco de kadavroj al medicina bildigo pere de teknikoj kiaj Ikso-radioj, ultrasonoj, kaj magneta resonanca bildigo en la 20a jarcento (vidu artikolojn pri Radiografio kaj Sonografio).

Anatomio kaj fiziologio, kiuj studas (respektive) la strukturon kaj funkcion de organismoj kaj ties partoj, faras naturan paro de rilataj fakoj, kaj ili estas ofte studataj kune.

  1. Merriam Webster Dictionary
  2. Introduction page, "Anatomy of the Human Body". Henry Gray. 20a eldono. 1918. Arkivita el la originalo je 16-a de marto 2007. Alirita 19a de Marto 2007.
  3. Arráez-Aybar et al. (2010). Relevance of human anatomy in daily clinical practice. Annals of Anatomy-Anatomischer Anzeiger, 192(6), 341–348.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search