Aŭtonoma Komunumo Andaluzio | |||
hispane Comunidad Autónoma de Andalucía | |||
aŭtonoma komunumo | |||
Ponto El Alamillo sur rivero Gvadalkiviro, en Sevilo, Andaluzio.
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Andalucía | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Andaluzio | ||
Provincoj | 8
| ||
Montaro | Sierra Nevada | ||
Najbaras kun | 4
| ||
Kelkaj urboj | 12
| ||
Riveroj | 4
| ||
Situo | Seviljo | ||
- alteco | 7 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Sevilo | ||
- koordinatoj | 37° 23′ 00″ N 05° 59′ 00″ U / 37.38333 °N, 5.98333 °U (mapo) | ||
Areo | 87 268 km² (8 726 800 ha) | ||
Loĝantaro | 8 619 616 loĝantoj (2024) | ||
Denseco | 99 loĝ./km² | ||
Aŭtonomeco | 30-a de decembro 1981 | ||
Ĉefulo | Juan Manuel Moreno (ekde 16-a de januaro 2019) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | |||
ISO 3166-2:ES | ES-AN | ||
![]() | |||
Retpaĝo: ww.juntadeandalucia.es | |||
![]() |
Andaluzio aŭ Andaluzujo (hispane Andalucía [andaluˈθia]) estas Historia Nacieco de Hispanio, kiu kiel aliaj hispanaj naciecoj kaj regionoj konstituiĝas en Aŭtonoma Komunumo kun sia propra registaro, parlamento, justico, ktp.
Andaluzio estas la Aŭtonoma Komunumo kun plej da loĝantoj (preskaŭ 8.000.000) kaj la dua plej granda komunumo el Hispanio kun 87.300 km2. En Andaluzio estas parolata la andaluza. La andaluza estas dialekto de la hispana lingvo, origino de aliaj hispanaj dialektoj kiel la kanaria aŭ sudamerikaj hispandialektoj.
Mitologie konata kiel la Vesperlando kie estis la Ĝardeno de la Hesperidoj vizitita de Heraklo, Andaluzio estus laŭ kelkaj mitologiistoj[kiuj?] la tero kie originis la fama mito de la Atlantido kiel memoro de la antikva Tartezo.
En Andaluzio, oni trovas grandegan ekologian diversecon. En la sama regiono oni povas ĝui montarojn kiel Sierra Nevada (Neĝata Montaro), arbarojn en Ĥaeno, longajn paradizajn plaĝojn en Malago, Kadizo, Onubo, Granado kaj Almerio kie estas ankaŭ dezerto. Pro tio Andaluzio estas la plej turismeca komunumo el Hispanio.
Ĝin trairas inter aliaj la riveroj Gvadiano kaj Gvadalkiviro.
En ĝi abundas olivarboj, korkokverkoj kaj anzinoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search