Anemoj

Anemoj

Sidejo Monto Hemo
Familio
Patro Astraio
vdr


Anemoj (helene Άνεμοι, en roma mitologio Venti) estis en la helena mitologio dioj de ventoj.

Al ĉiu estis atribuita unu monddirekto, de kiu venadis ĝiaj ventoj kaj ĉiu el ili estis ankaŭ ligita kun certa jarsezono kaj apartenanta vetero.

Kelkfoje ili estis bildigitaj kiel nuraj ventopuŝoj, alifoje kiel flugilhavaj homoj aŭ ĉevaloj de la dio de ŝtormoj Eolo, kiu Anemoojn disponigis al Odiseo en Odiseado. Eolo estis ankaŭ ofte ligata kun astrologia dio Astraio, kiu laŭ greka poeto Heziodo estis patro de la Anemooj. Ilia patrino estis Eoso, diino de tagiĝo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search