Anuakoj

Anuakoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La anuakoj estas nilota etno, kiu vivas en la sudoriento de Sudano kaj en la regiono Gambelo (Gambela) en la okcidento de Etiopio.

La anuakoj vivas laŭlonge de riveroj per agrokulturo kaj bestbredado. En Sud-Sudano ili vivas en ebena, plejparte senarba herblando, kiu dum la pluvsezono ofte inundiĝas kaj marĉiĝas. La anuaka lingvo estas parolata en Sudano de 52.000 kaj en Etiopio de 26.000 homoj.

Estas supozate, ke la anuakoj havas la saman originon kiel la same en Sud-Sudano vivanta etno de la ŝilukoj. La nuaka lingvo similas al la aĉolia lingvo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search