Aplikata kinezologio

Kinezologo diagnozas cerbohemisferan dominantecon per muskolotesto

Aplikata kinezologio (AK) estas formo de diagnoza kinezologio. Ĝi estas metodo uzata por retrosciigo sur la fizikaj nemoveblaĵoj de la korpo. Propagandantoj diras ke kiam konvene aplikita, la rezulton de AK elprovo, kiel muskola forto-elprovo, determinas la plej bonan formon de terapio por pacientoj. Ĉi tiu aserto estas refutitaj de sciencistoj.

Aplikata kinezologio estas malsama al akademia kinezologio, kiu estas la studo de homa movado kaj ĝia aplikado. Akademia kinezologio estas vaste konsiderita legitimitan sciencon. Aplikata kinezologio estas konsiderita de iuj kiel aplikado de akademia kinezologio, plejparte kiropraktikistoj, kaj kiel pseŭdoscienco de ĉefaj sciencistoj, interalie la Nacia Biblioteko de Medicino.

Ekde AK provas kuntiri la kernajn elementojn de multaj kompletigaj terapioj, ĝi provizas integritan, interdisciplinan pritraktadon de sanzorgo. George J. Goodheart, D.C., kiropraktikisto, kreis AK-on en 1964. Poste, ĝia uzado disvastiĝis al aliaj kiropraktikistoj kaj kelkaj kuracistoj. En 1976 estis fondita la Internacia Supera lernejo de Aplikata kinezologio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search