Arkivo

surbretaj dokumentkestoj de arkivo.
Arkivo de la 16-a jarcento
Arkivejo en la Palaco de Asurbanipal, konsiderata la unua en la konata monda historio

Arkivoarĥivo estas loko, kie oni konservas dokumentojn de oficejoorganizaĵo. Tiel nomata labora arkivo enhavas dokumentojn ankoraŭ uzatajn. Aliajn dokumentojn oni, post proceduro de selektado, transdonas al historia arkivo. Pri arkivo okupiĝas arkivisto kaj la scienco koncernata de tiu agado estas Arkiviko.

Ĉiu lando havas aŭ havu nacian arkivon. Grandaj kaj konataj naciaj arkivoj estas ekzemple Archives Nationales de Francio, Deutsches Bundesarchiv de Germanio kaj National Archives de Usono. Leĝoj reguligas kio estas konservenda. Fama estas cetere la sekreta vatikana arĥivo. Krom ŝtataj kaj ekleziaj arkivoj ekzistas, trie, privataj arkivoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search