Armilo de amasa detruo

La simboloj de nuklea, biologia kaj toksa danĝeroj estas rekonigebla signo de la tri plej letalaj amasaj armiloj

Armilo de amasa detruo (AAD) estas armilo (nuklea, biologia, kemia, aŭ radiologia) intencita por mortigi amason da homoj, multe pli ol per ordinaraj armiloj. Diversaj difinoj ofte inkluzivas la ideojn ke tia armilo afliktis sendistingante kaj superŝutas la lokan respondeblecon.

La esprimo unue burĝonis en 1937, okaze de la bombado de Guernica en Hispanio, kiu mirfrapis kaj teruris per sia violento. Oni daŭre aŭdis ĝin kiam la du unuaj atombomboj trafis Hiroŝimon kaj Nagasakon dum la Dua mondmilito kaj ĝi estis kutima dirmaniero priparolante la supozitaj armiloj kiujn posedis Sovetunio kaj Usono dum la Malvarma milito por fortimigi unu la alian. Tamen la esprimo vere disvastiĝis en populara kulturo kiam ĝi fariĝis la ĉefa preteksto por la Iraka invado (la t.n. 3-a Golfa milito) fare de la usona armeo, kiu poste riveliĝis malvera.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search