Artefarita intelekto

Ilustrita priskribo de AI generita de AI, Midjourney la 5a de februaro 2023
Akvarela portreto (efektivigita pere de sistemo de AI) de Alan Turing konsiderata la patro de AI (vidu: Testo de Turing).
Pentraĵo, kiun AI generis laŭ jena priskribo: "Moderna arkitektura konstruaĵo kun grandaj vitrofenestroj situanta sur klifo vid-al-vide al serena oceano ĉe sunsubiro."

Artefarita intelekto[1] (AI) estas kampo de informadiko. Simple dirite, temas pri la konceptado kaj ebligo, ke maŝino elmontru homajn kapablojn havantaj ecojn de intelekto kiel rezonado, lernado, planado kaj kreado, kaj pri konduto kaj strukturo de tiaj maŝinaj sistemoj.

La jardekojn longa filozofia disputo, ĉu el la konduto de tiaj maŝinoj oni rajtas konkludi, ĉu kaj kiugrade aliaj intelektohavaj estaĵoj baziĝas sur similaj strukturoj, ankoraŭ restas senkonkluda. Alan Turing proponis tiurilate sian faman teston: oni detektu intelektajn kapablojn nur laŭ la konduto en konversacio aŭ intervjuo.

La artefaritan intelekton oni fojfoje nomas maŝina intelekto, t.e. intelekto montrata de maŝinoj, kontraste al la natura intelekto de homoj kaj aliaj animaloj. En komputoscienco la esplorado de AI estas difinita kiel la pristudado de "intelektaj agantoj": temas pri ajna aparato, kiu perceptas sian medion kaj entreprenas agojn pliigantajn ĝian ŝancon sukcese atingi siajn celojn.[2] Populare, la termino "artefarita intelekto" estas aplikata kiam maŝino imitas "kognajn" funkciojn, kiujn homoj asocias kun aliaj homaj mensoj, kiel "lernado" kaj "problemosolvado".[3]

Artefarita intelekto estis fondita kiel scienca fako en 1956, kaj ekde tiam ĝi trapasis kelkajn tajdojn de optimismo,[4][5] sekvite de seniluziiĝo kaj la perdo de financado (konata kiel "AI vintro"),[6][7] sekvite de novaj alproksimiĝoj, sukcesoj kaj plinovigita financado.[8] Dum plejparto de ĝia historio, la esplorado de AI estis dividita en subfakojn, kiuj ofte interagas unu kun alia.[9] Tiuj subfakoj estas bazitaj sur teknikaj konsideroj, kiel specifaj celoj (ekz. "robotiko" aŭ "maŝinlernado"),[10] la uzado de specialaj iloj ("logikaj" aŭ artefaritaj neŭroretoj), aŭ profundaj filozofiaj diferencoj.[11][12][13] Subfakoj estis bazitaj sur sociaj faktoroj (speciale institucioj aŭ la verko de individuaj fakuloj).[14]

  1. NPIV, «artefarita intelekto».
  2. Difino de AI kiel la studado de intelektohavaj agantoj:
    • Poole, Mackworth & Goebel 1998, p. 1, kiuj havigas la difin-version uzatan en tiu ĉi artikolo. Notu, ke ili uzas la terminon "komputila intelekto" kiel sinonimon por artefarita intelekto.
    • Russell & Norvig (2003), kiuj preferas la terminon "racia aganto" kaj skribas "La ĉia-aganta vidpunkto estas nuntempe amplekse akceptita en la fako" (Russell & Norvig 2003, p. 55).
    • Nilsson 1998
    • Legg & Hutter 2007.
  3. Russell & Norvig 2009, p. 2.
  4. Optimismo de la dekomeca AI:
    • Citaĵo de Herbert Simon: Simon 1965, p. 96, citita en Crevier 1993, p. 109.
    • Citaĵo de Marvin Minsky: Minsky 1967, p. 2, citita en Crevier 1993, p. 109.
  5. Eksplodo de la 1980-aj jaroj: apero de ekspertaj sistemoj, Projekto de Kvina Generacio, Alvey, MCC, SCI:
    • McCorduck 2004, pp. 426–441
    • Crevier 1993, pp. 161–162,197–203, 211, 240
    • Russell & Norvig 2003, p. 24
    • NRC 1999, pp. 210–211
  6. First AI Winter, Mansfield Amendment, Lighthill report
    • Crevier 1993, pp. 115–117
    • Russell & Norvig 2003, p. 22
    • NRC 1999, pp. 212–213
    • Howe 1994
  7. Dua AI vintro:
    • McCorduck 2004, pp. 430–435
    • Crevier 1993, pp. 209–210
    • NRC 1999, pp. 214–216
  8. AI iĝis tre sukcesa en la komenco de la 21a jarcento. Clark 2015
  9. Pamela McCorduck (2004, pp. 424) skribis "the rough shattering of AI in subfields—vision, natural language, decision theory, genetic algorithms, robotics ... and these with own sub-subfield—that would hardly have anything to say to each other."
  10. Tiu listo de intelektaj trajtoj estis bazita sur la temoj kovritaj de ĉefaj AI lernolibroj, kiel:
    • Russell & Norvig 2003
    • Luger & Stubblefield 2004
    • Poole, Mackworth & Goebel 1998
    • Nilsson 1998
  11. Biologia intelekto kontraŭ intelekto ĝenerale:
    • Russell & Norvig 2003, pp. 2–3, kiu faras la analogion kun la aviada inĝenierado.
    • McCorduck 2004, pp. 100–101, kiu skribas ke estas "two major branches of artificial intelligence: one aimed at producing intelligent behavior regardless of how it was accomplished, and the other aimed at modeling intelligent processes found in nature, particularly human ones."
    • Kolata 1982, per artikolo en la gazeto Science, kiu priskribas la indiferenton de McCarthy pri biologiaj modeloj. Kolata citas McCarthy skribante: "This is AI, so we don't care if it's psychologically real" [1] McCarthy ĵuse ripetis sian pozicion ĉe la AI@50 konferenco kie li diris "Artificial intelligence is not, by definition, simulation of human intelligence" (Maker 2006).
  12. Neats vs. scruffies:
    • McCorduck 2004, pp. 421–424, 486–489
    • Crevier 1993, pp. 168
    • Nilsson 1983, pp. 10–11
  13. Simbola kontraŭ subsimbola AI:
    • Nilsson (1998, p. 7), kiu uzas la terminon "subsimbola".
  14. Pamela McCorduck (2004, pp. 424)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search