Asfalto

Tavolo de asfalto.

Asfalto estas miksaĵo de bitumo kiel ligento kun volumenaĵo (kutime gruzosablo). La bitumo, natura aŭ artefarita organika substanco bazita je hidrokarbidoj, estas ĉe certaj temperaturoj glueca, tirmola, tenaca kaj elasta. Ĝi estas kapabla ligi la grajnojn de volumenaĵo kaj tiel konsistigi firman kaj elastan materialon, plejofte uzata por surkovri stratojn.

Laŭ Francisko Azorín asfalto estas Terpeĉo, uzata precipe en miksaĵo kun dika sablo, por surkovri stratojn, vojojn, murojn.[1] Li mem montras esprimojn asfaltisto, asflatbetono, asfaltmastiko, asfaltmakadamo kaj naturasfalto.

En la ŝosekonstrua profesia slango asfalto estas la koncizigita nomo de asfaltbetono.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 20.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search