Asiria Eklezio de la Oriento

Asiria Eklezio de la Oriento
Geografiaj lokoj Irako, Irano, Libano, Eŭropo, Rusio, Georgio, Aŭstralio, Nov-Zelando, Usono, Kanado, Barato, Ĉinio.
Fondinto Sankta Tomaso
Origino 1552
Nombro de membroj 40 000
Oficiala retpaĝaro www.assyrianchurchnews.com
vdr
La Siria Ortodoksa Eklezio en Jerusalemo, la preĝejo de Sankta Marko en 1900

La Asiria Eklezio de la OrientoApostola Eklezio de la Oriento - sirie ܥܕܬܐ ܩܕܝܫܬܐ ܘܫܠܝܚܝܬܐ ܩܬܘܠܝܩܝ ܕܡܕܢܚܐ ܕܐܬܘܪ̈ܝܐ, ‘Ittā Kaddiŝtā ŭa-Ŝliĥāitā Kattoliki d-Madnĕĥā d-Ātārājē - estas aŭtonomia ortodoksa kristana eklezio. Ĝi administre kaj religie estas plene memstara kaj komprenas sin kiel daŭrigo de la antikva kristanaro de la malnova urbo Seleŭkio-Ktesifono.

La nuna eklezio fontas el la "Eklezio de la Oriento". Tiu komunumo komence unuigis ĉiujn kristanojn oriente de la limoj de la Romia Imperio. Ĝi konsistigis la malnovan eklezian "kristanaron de Seleŭkio-Ktesifono": tiu antikva urbo estis la (nuntempe nur laŭnoma) sidejo de la eklezia patriarko. Kiel sola el la malnovaj kristanaj eklezioj ĝi neniam estis ŝtata eklezio, sed ĉiam agis sub nekristana ŝtata regado: La eklezio precipe agadis en Mezopotamio respektive Persio.

La origina "Eklezio de la Oriento" nuntempe havas grandan branĉon nuntempe unuigitan kun la papo en Romo – tiu branĉo nomiĝas Ĥaldea-Katolika Eklezio kaj organiziĝas en la kristana patriarkejo de Babilono – kaj plian simile grandan branĉon ne unuigitan kun la papo, kiu komprenas sin en la tradicio de la nestorianoj. Tiu dua branĉo ekde la 1960-aj jaroj estas dividita en la tutmonde aganta "Sankta Apostola kaj Katolika Asiria Eklezio de la Oriento" kun sidejo en Ĉikago, kaj la ĉefe en Irako aganta (sed ankaŭ en Usono kaj Germanio reprezentata) "Malnova Apostola kaj Katolika Eklezio de la Oriento" kun sidejo en Bagdado.

La nomero asiria nur ekestis dum la 19-a jarcento kaj celis trovi historian-geografian nomon, kiu evitu noman mencion de la adjektivo nestoriana por tiuj partoj de la Eklezio de la Oriento, kiuj denove alproksimiĝis aŭ eĉ aliĝis al la katolika kaj anglikana eklezioj. Oficiala parto de eklezia nomo la adjektivo "asiria" nur estas ekde la 1960-aj jaroj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search