Asiza tribunalo

Asizoasiza tribunalo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas "kunsido de kriminala tribunalo". Asiza tribunalo ne estas konstanta, ĝi estas laŭbezone kunvokata. Aparte la vorto ligiĝas al kriminalaj tribunaloj angle nomataj courts of assize, aŭ assizes, periode kunvenanta en Anglio kaj Kimrio ĝis la jaro 1972, kiam ili malinstaliĝis laŭ ŝtata leĝo de la antaŭa jaro. La asizaj tribunaloj en Anglio kaj Kimrio traktis la pli severajn kazojn, kiujn sendis al ĝi la lokaj kortumoj nomataj "kvaronjaraj sesioj" aŭ angle quarter sessions, kiuj laŭ la nomo facile imageble kunvenis kvarfoje po jaro, dum la pli etajn krimojn traktis la juĝistoj angle nomataj justices of the peace, do "juĝistoj de paco".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search