Astronomio

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun astrologio.
Giganta mozaiko de nebulozo M1, fotita per teleskopo Hubble
La teleskopo Hubble
Epizodo de podkasto Kern.punkto pri teleskopoj

Astronomio (aŭ astroscienco) estas la scienco pri la Universo, studante la situon, movadon, strukturon, originon kaj evoluadon de la astroj kaj per ili formitajn sistemojn. Aldone, astronomio estas studado pri Suno kaj aliaj steloj, planedoj de sunsistemo kaj iliaj satelitoj, ekzoplanedoj, asteroidoj, kometoj, meteorŝtonoj, pulsaroj, nigraj truoj, nebulozoj, galaksioj kaj ilia aroj, kvazaroj kaj multe pli.[1]

Astronomion influas rezultoj el multaj aliaj fakoj. Precipe tiuj estas fiziko, kune kun kemio, geologio, geofiziko, mineralogio, biologio kaj matematiko.

Astronomiistoj de praaj civilizacioj enkondukis metodajn observojn kiuj permesis eltrovi la unuajn astronomiajn sciojn. Malgraŭ tio, necesis la invento de la teleskopo por la evoluo de astronomio al moderna scienco.

Ekde la dudeka jarcento la kampo pri profesia astronomio estis dividita inter observada astronomio kaj teoria astrofiziko. En observada astronomio oni kolektas datumojn, kaj krome laboras pri konstruo kaj riparo de aparatoj kaj pritrakto de la rezultoj. En kampo de teoria astrofiziko oni enfokusigas evoluigon de komputilaj aŭ analizaj modeloj por priskribi astronomiajn objektojn kaj fenomenojn. La du kampoj komplementas unu la alian tiel, ke teoria astrofiziko strebas klarigi la observajn rezultojn. Astronomiaj observaĵoj povas esti ilo por testi la fundamentajn teoriojn en fiziko, ekzemple tiu pri ĝenerala relativeco.

Astronomion oni ne konfuzu kaj miksu kun astrologio. Kvankam la du kampoj iam estis kunligitaj, oni nuntempe ĝenerale strikte disigas ilin unu de la alia.[2]

  1. Кононович, Э. В.; Мороз В. И.. (2004) Иванов В. В.: Общий курс Астрономии / La ĝenerala kurso de Astronomio, 2‑a eldono, Классический университетский учебник, (ruse), Moskvo: Едиториал УРСС, p. 544. =2004gca..book.....K. ISBN 5-354-00866-2.
  2. Albrecht Unsöld; Bodo Baschek, W.D. Brewer (translator). (2001) The New Cosmos: An Introduction to Astronomy and Astrophysics. Springer (Berlino, Novjorko). ISBN 3-540-67877-8.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search