atlaso estas libroforma kolekto de mapoj (por tiu signifo de "atlaso" oni ankaŭ povas uzi la vorton "maparo"), etimologie pro tio, ke la mitologia persono Atlaso ornamis la titolpaĝon, levante terglobon sur si. La vorto estas figure uzata, ekzemple por "anatomia atlaso", libro kun desegnaĵoj de homa anatomio.