Atletiko

Atletiko
speco de sporto
olimpika sporto • athletics
Fakoj
kurado • marŝkurado • salto • ĵetado • kombinita atletika evento • vojkampa atletiko • kampatletiko • indoor athletics • longdistanca kuro
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Atletiko
speco de sporto
Branĉoj • kurado
marŝkurado
• salto
• ĵetado
• kombinita atletika evento
vojkampa atletiko
• kampatletiko
• indoor athletics
longdistanca kuro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Kopio de fama populara antikvgreka statuo Diskobolo, portretanta diskoĵetiston.
Altosalto.
Atleto ĉe lancoĵeto en la Somera Olimpiko 1908.
Atleto kuranta portante bastoneton dum stafeta kurado.

Atletiko (aŭ atletismo) ampleksas ĉiujn individuajn sportojn kiel ekzemple kuron, salton, ĵeton, marŝon kaj similajn.[1] Speciala (kaj plej grava) kampo de atletiko estas malpeza atletikoleĝera atletiko (en multaj lingvoj nomata simple atletiko), kontraŭe al peza atletiko kiu implicas individuan forton (ekz. halterego). La plej oftaj tipoj de atletikaj konkurencoj estas stadiona atletiko (kun ovalforma kurejo kaj ortangula interna saltejo kaj ĵetejo), ŝosekurado, transterena kuro, kaj marŝkurado. Teamaj sportoj, rajdado kaj aŭtokonkursoj ne estas parto de atletiko.

La rezultoj de kuraj eventoj estas deciditaj pere de finado en posteno (aŭ tempo, kiam mezurita), dum la saltado kaj ĵetado estas venkitaj de atleto kiu atingas la plej altan aŭ la plej foran mezuron el serio de klopodoj. La simpleco de la konkurencoj, kaj la manko de neceso por multekosta ekipaĵaro, faras atletikon unu el la plej ofte konkurencitaj sportoj en la mondo. Atletiko estas ĉefe individua sporto, kun la escepto de stafetaj kuradoj kaj konkurencoj kiuj kombinas la atingojn de la atletoj por teama poentaro, kiel ĉe transterena kuro.

Atletiko estas la unua sporto de antikvaj grekaj Olimpiaj ludoj, pri kiuj nek teama sporto nek pilka sporto ekzistis sur la stadiono[2]. Organizita atletiko estas datita el la Antikvaj Olimpikaj Ludoj el la jaro 776 a.K. La reguloj kaj formato de la modernaj eventoj en atletiko estis difinitaj en Okcidenta Eŭropo kaj Nordameriko en la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, kaj estis poste etenda al aliaj partoj de la mondo. Plej modernaj altnivelaj eventoj estas regataj de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj kaj de ties membraj federacioj.

Internacia atletikasocio estas IAAF, Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (en angla lingvo: International Association of Athletics Federations[3]). Diversaj naciaj kaj kontinentaj asocioj membras en IAAF, ekzemple EAA por Eŭropo (en angla lingvo: European Athletics Association) kaj NACAC por Nordameriko (en angla lingvo: North American, Central American and Caribbean Athletic Association).

La atletikaj konkurencoj formas la kernon de la Someraj Olimpikoj. La plej grava internacia atletika evento estas la Atletika Monda Ĉampionado, kiu enhavas stadionajn konkurencojn, maratonon kaj transterenan kuradon. Aliaj altnivelaj konkurencoj en atletiko estas la Monda Transterena Ĉampionado kaj la Monda Duonmaratona Ĉampionado. Atletoj kun fizika miskapablo konkurencas en la Someraj Paraolimpikoj kaj la Monda Atletika Ĉampionado de IPK.

La vorto atletiko estas derivita el la antikva greka ἀθλητής (athlētēs, "luktanto en publikaj ludoj") el ἆθλον (athlon, "premio") aŭ ἆθλος (athlos, "konkurenco").[4] Dekomence, la termino estis uzata por priskribi atletikajn konkurencojn en ĝeneralo – t.e. sportaj konkurencoj bazitaj ĉefe sur homa fizikaj faroj. En la 19a jarcento, la termino atletiko akiris pli mallarĝan difinon en Eŭropo kaj venis priskribi sportojn inkludante konkurencajn kuradon, marŝadon, saltojn kaj ĵetadon. Tiu difino plue estas la plej elstara en Unuiĝinta Reĝlando kaj plej el la areoj de iama Brita Imperio. Krome, ankaŭ eksterlandaj vortoj en multaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj kiuj estas rilataj al la termino atletiko havas similan signifon.

  1. "Athletics". Oxford English Dictionary (3a eld.). Oxford University Press. Decembro 2013. [1] Alirita la 9an de Marto 2015.
  2. france (Legenda naskiĝo de la unua stadiono). Arkivita el la originalo je 2018-01-05. Alirita 2012.
  3. Oficiala retejo: http://www.iaaf.org
  4. Athlete – Online Etymology Dictionary [2] Alirita la 7an de Junio 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search