Bahaa Kredo

Bahaa Kredo
emblemo
religio Redakti la valoron en Wikidata
Abrahama religio
Komenco nekonata valoro vd
Fondinto(j) Baháʼu'lláh vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Bahaa ĝardeno sur la monto Karmel en Haifa, Israelo.

Bahaa kredo (perse دین بهائی, alilingve ankaŭ kiel Bahai[1]), ankaŭ konata kiel bahaja religiobahaismo[2] estas monoteisma religio[3] naskiĝinta en Irano meze de la 19-a jarcento kiu substrekas la spiritan unuecon de Dio, de la religio kaj de la homaro[4]. Ĝi havas ĉirkaŭ 7 milionojn da kredantoj tra la tuta mondo[5]. Ĝia profeto-fondinto estas Bahá'u'lláh (1817-1892), kies instruojn sekvas la adeptoj de la Bahaa Kredo, la bahaanoj.

La bahaismaj instruoj emfazas la unuecon de la ĉefaj mondreligioj. Religia historio estas vidata kiel la disvolviĝon de la vero tra kelkaj diaj mesaĝistoj, nomataj manifestiĝoj de Dio, de kiu ĉiu el ili fondis religion adaptitan al la bezonoj de sia tempo kaj al la kompreno de la tiutempaj kredantoj. Inter tiuj mesaĝistoj, Abraham, Kriŝno, Budho, Jesuo kaj Mohamedo estas la plej konataj. Por bahaanoj la plej lastatempa kaj grava mesaĝisto estas Bahá'u'lláh.

  1. Bahá estas araba por lumo, gloro.
  2. Noto: La uzo de la termino bahaismo estas nekonata ene de la bahaa komunumo, sed en eksterekleziaj fontoj ĝi rilatas al sekto. Sekto ofte implikas reinterpretadon de (parto de) la doktrino
  3. (nl) Schaefer, Udo, Sekte of Openbaringsreligie - Een plaatsbepaling van het Bahá'í-geloof binnen de godsdienst-wetenschap. Stichting Bahá'í Literatuur, Den Haag (1984). ISBN 90-70765-21-7.
  4. (eo) Bernhard Westerhoff, Bahaa Esperanto-Ligo 50-jara, La Ondo de Esperanto, p. 52, n-ro 1, 2023.
  5. (nl) Hoekstra, E.G., Wegwijs in religieus en levensbeschouwelijk Nederland. paĝoj 59-60, Kok, Kampen (2000). ISBN 9043500283.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search