Balotilo


Balotilo estas io uzata por registri la elektojn de balotantoj. Ĉiu balotanto uzas propran balotilon. Baza balotilo konsistas el simpla paperpeco sur kiu ĉiu balotanto skribas la nomon de kandidato. Tamen plej ofte, presitaj balotiloj estas disdonataj por garantii anonimecon de la balotiloj. La balotilo estas enŝovita en anoniman koverton, kiu estas poste enmetita en balotilujon troviĝantan en balotejoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search