Bandungo

Bandungo
urbo de Indonezio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Gemah Ripah Wibawa Mukti
Administrado
Poŝtkodo 40111–40973
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 875 673  (2010) [+]
Loĝdenso 17 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 54′ S, 107° 37′ O (mapo)-6.9021856107.6187558Koordinatoj: 6° 54′ S, 107° 37′ O (mapo) [+]
Alto 768 m [+]
Areo 168 km² (16 800 ha) [+]
Horzono UTC+07:00 [+]
Bandungo (Indonezio)
Bandungo (Indonezio)
DEC
Situo de Bandungo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bandung [+]
vdr

BandungoBandung (IPA pron.: [bʌndʊŋ]) estas ĉefurbo de la provinco okcidenta Javo en Indonezio, kaj sume estas la kvara plej granda urbo en la lando. Lokita je 768 m super marnivelo, Bandungo ĝuas relative la tutan jaron pli freŝajn temperaturojn ol plej parto de indoneziaj urboj. La urbo situas en riverbaseno ĉirkaŭita de vulkanaj montoj. Tiu lokiĝo permesas al la urbo havi bonan naturan defendan sistemon, kiu estis la baza kialo por ke la registaro de Nederlanda Orienta Hindio movu la ĉefurbon de la kolonio el Batavio al Bandungo.

La nederlanda kolonio unue setlis teplantejojn ĉirkaŭ la montoj en la 18-a jarcento, kaj poste konstruis ŝoseojn por konekti la plantejojn al la urbo (180 km nordokcidente). La eŭropaj loĝantoj de la urbo petis akcepton de municipo (gemeente), kiu estis donita en 1906 kaj Bandungo iom post iom disvolviĝis kiel centro por plantejposedantoj. Luksaj hoteloj, restoracioj, kafejoj kaj eŭropecaj vendejoj estis malfermitaj kiel la esprimo Parijs van Java (Parizo de Javo).

Post Indonezia sendependo, la urbo disvolviĝis rapide kaj urbaniĝis ĝis transformi Bandungon el idilia urbeto al densa 15,000 loĝantoj/km² metropolita areo, kaj loko por ĉirkaŭ 2 milionoj da loĝantoj. Oni troekspluatis la naturajn resursojn, ĉefe por konverti protektitajn altajn areojn en loĝejoj kaj restadejoj. Kvankam la urbon trafis multaj problemoj, kiel akvouzado kaj kaosa trafiko, Bandungo tamen ankoraŭ allogas ĉu loĝantojn ĉu vizitantojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search