Bautzen

Bautzen
Blazono
Bautzen (Germanio)
Bautzen (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio
Distrikto distrikto Bautzen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03591, 035935
Poŝtkodo 02625
Aŭtomobila kodo BZ
Oficiala Municipokodo 14625020
NUTS DED24
Politiko
Komunumestro Alexander Ahrens
Adreso de la administrejo Fleischmarkt 1
Demografio
Loĝantaro 38140 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 11′ N, 14° 25′ O (mapo)51.18138888888914.423888888889Koordinatoj: 51° 11′ N, 14° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 204 m
Areo 66 km²
Oficiala retejo https://www.bautzen.de/
vdr

Bautzen - prononco [Baŭcen][1][2] (aŭskultebla prononco); suprasorabe Budyšin - estas urbo en orienta Germanio, konata kiel historia ĉefurbo de Supra Luzacio.

Ĝi troviĝas en samnoma distrikto Bautzen de la federacia lando Saksio, kaj estas ties administra centro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 38 140 loĝantojn. La urbo situas apud la rivero Spree en la regiono nomata Luzacio. Ĝi estas la administra centro de distrikto - ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 teritorie pli malgranda - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen (1994-2008), ekde kiam kun la aldonaj teritorioj de la eksa distrikto Kamenz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Hoyerswerda teritorie vastigita - pri ĝi vidu la artikolon distrikto Bautzen.

urboranda indikilo en la germana kaj la suprasoraba

La urbo estas la politika kaj kultura centro de la soraboj, nacia malplimulto vivanta en Germanio. La suprasoraba nomo de la urbo estas Budyšin (ĉeĥe preskaŭ same Budyšín, en la pola Budziszyn).

  1. 16-paĝa artikolo "Kutimoj de la soraboj dum jaro", eldoninto Soraba muzeo, 2001-2002, citaĵo ""Ekde 1993 paskorajdantoj el Bautzen [pron.: Baŭcen] denove rajdas al Radibor post longa interrompo".
  2. La prononco Baŭcen menciita en la opereta kanto "Kisis mi simple nur (sur la ŝultron ja ŝin)", originale "Ach, ich hab' sie ja nur (auf die Schulter geküsst)" de la aŭstra opereta komponisto Karl Millöcker (d:Q456099), tradikita de Joachim Giessner kaj kantita de Miroslav Smyčka, jen alternative en Jutubo

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search