Beletro

La Tri Gracioj, ĉi tie en pentrado de Sandro Botticelli, estis la diinoj de ĉarmo, beleco, naturo, homa kreivo kaj fekundeco en la greka mitologio.

Beletro (aŭ beletra literaturo) estas arta, spirite kaj emocie ambicia literaturo — kontraste al faka kaj scienca literaturo. Al la beletro apartenas prozo kaj poezio, samkiel proza poezio kaj la eseo. Beletraĵo estas verko, kiu atentigas pri la estetikaj dimensioj de lingvo. Tamen la principoj, laŭ kiuj oni nomu ion beletro, ne estas same difinitaj tra la epokoj kaj kulturoj. Unu el la multaj signoj, kiuj nin indikas ĉu io estas beletraĵo, estas la uzo de stil-figuroj. Dum faka literaturo disponas laŭokaze kelkajn retorikajn figurojn, ĉefe se temas pri defendo de tezo, en beletraĵo uziĝas son-figuroj (rimo, aliteracio), metaforoj, bildoj, sintaks-figuroj, interalie. Lingvo per ĝi atingas la plej altan fleksecon, kaj evoluas per tio, ke ĝiaj limoj cedas. Ĝin studas beletroscienco.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search