Belfridoj de Belgio kaj Francio

Beffridoj de Belgio kaj Francio
Monda heredaĵo

Mapo de belfridoj de Belgio kaj Francio
Mapo de belfridoj de Belgio kaj Francio
Landoj  Belgio
 Francio
Tipo Kultura
Kriterioj (ii) (iv)
Fonto 943
Regiono** Eŭropo kaj Nordameriko
Registra historio
Registrado 1999, 2005  (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

56 belfridoj de Belgio kaj Francio estas enskribitaj sur la listo de la monda heredaĵo de la homaro.

Tiu heredaĵo konsistas el la 32 « belfridoj de Flandro kaj de Valonio » (Belgio) enskribitaj en 1999, al kiuj Unesko aldonis, en 2005, 23 belfridojn de Nordo-Kaleza Markolo kaj Pikardio (Francio), kaj 33-an belgian belfridon, tiu de Gembloux. Tiu grupo estas ekde tiam nomita « belfridoj de Belgio kaj Francio ».

La kriterioj, kiuj decidigis ilian enskribon estis la sekvantaj :

  • la belfridoj de Belgio estas esceptaj ekzemploj de formo de urba arkitekturo taŭga por la la politikaj kaj spiritaj postuloj de ilia tempo;
  • la belfridoj de Belgio simbolas en la Mezepoko la sendependecon nove akiritan de la urboj kaj municipoj fronte al la feŭda reĝimo.

Rimarkinde estas la neekzisto de belfrido sudoriente en Belgio. En tiuj teritorioj en la Malnova Reĝimo, la povo estis eklezia (Princlando de Lieĝo kaj Princlando de Stavelot-Malmedy), kaj la simbolo de la municipaj liberecoj estis la perono pli ol la belfrido.

La belfrido de Valenciennes disfalis en 1843.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search