Belgio

Reĝlando Belgio
Koninkrijk België
Royaume de Belgique
Königreich Belgien

Flago de Belgio

Blazono de Belgio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: La Brabançonne "La kanto de Brabanto"
Nacia devizo: Eendracht maakt macht (nl)
L'union fait la force (fr)
Einigkeit macht stark (de)
(Unueco donas forton)
Lokigo
suverena ŝtatofederaciolandomembra ŝtato de Eŭropa unio • kolonia ŝtato • reĝlando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bruselo (1,193 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda lingvo, franca lingvo, germana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) (ne'ĉie'ŝtat'e) nederlanda (federacia nivelo, Flandra Regiono, Brusela Ĉefurba Regiono) (58%), franca (federacia nivelo, Valona Regiono, Brusela Ĉefurba Regiono ) (42%)
germana (federacia nivelo, Germanlingva regiono) (<1%)
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj (75%), protestantoj (22%), 4 aliaj rekonataj religioj
Areo 30 528 km²
- % de akvo 6,2 %
Loĝantaro 11 584 008 (2022)
Loĝdenso 336 loĝ./km²
Loĝantoj Belgoj
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno be
Landokodo ISO: BE - Aŭtoj: B - Aviadiloj: OO
Telefona kodo 32
Plej alta punkto Signal de Botrange
Plej malalta punkto De Moeren
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Filipo la 1-a (ekde 2013)
Ĉefministro Alexander De Croo
Nacia tago 21a de julio
Sendependiĝo en 1830 de Nederlando
Ekonomio
Valuto Eŭro (ĝis 2002 la belga franko) (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Belgio
vdr

La Reĝlando BelgioBelgujo (nederlande Koninkrijk België; france Royaume de Belgique; germane Königreich Belgien) estas ŝtato lokita en Okcidenta Eŭropo. Belgio estas ĉirkaŭita de Nederlando, Germanio, Luksemburgio kaj Francio, kaj ĝi estas unu el la fondintaj membroj de la Eŭropa Unio.

Belgio enhavas pli ol dek milionojn da loĝantoj sur malgranda teritorio, proksimume 30 000 km². La Belgoj estas ĉefe Flandroj (pli ol ses milionoj), sed ekzistas ankaŭ grava malplimulto da franclingvanoj (kvar milionoj, inter kiuj tri kvaronoj estas Valonoj) kaj eĉ malgranda germanlingva komunumo. Ĉar la kultura limo inter la ĝermana kaj la latinida Eŭropoj trapasas Belgion, la lando estas same dividita lingvistike. La belga ĉefurbo, Bruselo, estas oficiale dulingva, kvankam plimulto el ĝiaj loĝantoj parolas la francan. Tiu lingva diverseco ofte kreis politikajn aŭ kulturajn konfliktojn, kaj estas responda pri la komplika registara sistemo aŭ la riĉa historio de la ŝtato.

La vorto «Belgio» devenas de la latina nomo de la plejnorda parto de romia Gaŭlo, la Gallia Belgica, tiel nomita pro loka grupo da keltaj triboj, la Belgoj. Malnovtempe, Belgio estis nur parto de la Nederlandoj, kiu ankaŭ entenis Nederlandon, Luksemburgion kaj kovris teritorion pli grandan ol la aktuala Benelukso. Ekde la fino de Mezepoko ĝis la 17-a jarcento, la regiono estis prospera komerca kaj kultura centro. Ĝis la belga revolucio, Belgio (tiam Hispana Nederlando) plie spertis multajn batalojn inter la grandaj eŭropaj ŝtatoj. Pli freŝdate, Belgio fariĝis fondinta membro de la Eŭropa Unio : ĝi eĉ gastigas la ĉefinstituciojn de tiu ĉi, samkiel multajn aliajn internaciajn organizaĵojn kiel NATO.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search