Berkshire Hathaway

Berkshire Hathaway
negocokompanioholdingo • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1955 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Berkshire Fine Spinning Associates
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Oliver Chace vd
Ĉefestro(j) Warren Buffett vd
Sidejo Omaha
Lando Usono
Estr(ar)o Warren Buffett
Dungitoj 360 000 (stato: 31-a de decembro 2020)
ISIN-kodo US0846701086
Posedata de Warren Buffett • Charlie Munger • David Gottesman • Bill Gates • Fidelity Investments vd
filiaj kompanioj GEICO • NetJets • Berkshire Hathaway Energy • Marmon Group • Central States Indemnity • Berkshire Hathaway GUARD Insurance Companies • General Re Corporation • Medical Protective • National Indemnity Company • Acme Brick • Ben Bridge Jeweler • Benjamin Moore & Co. • Borsheim's Fine Jewelry • Burlington Northern Santa Fe Corporation • The Buffalo News • Business Wire • Clayton Homes • Pilot Flying J • FlightSafety International • Dairy Queen • Brooks Sports • Scott Fetzer Company vd
Posedataj kompanioj American Express • Charter Communications • The Coca-Cola CompanyIBMMoody's • Phillips 66 • U.S. BancorpWells FargoHeinz vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Berkshire Hathaway Inc. (IFA: /ˈbɜːrkʃər/) estas usona - multnacia konzerno posedata de la miliardulo Warren Buffett, kies oficejoj situas en Omaho, Nebrasko, Usono. La konzerno havas ĉirkaŭ 80 filiojn en la diversaj kampoj de asekuro, inkluzive de reasekuro. La firmao ankaŭ havas grandajn posedaĵojn en podetala komerco, hejmaj mebloj, dolĉaĵoj, polvosuĉiloj, juvelaĵoj, gazeteldonado kaj piedvesto.

La kompanio periode tenas grandajn monsumojn, kiuj sumiĝas al dekoj da miliardoj da dolaroj, iuj el kiuj la kompanio intencas uzi por akiri pliajn kompaniojn, laŭ la strategio de Warren Buffett - investante la troajn financojn de la kompanio en publikaj kaj privataj kompanioj, kie la konsideroj en la elekto de ili estas ĉefe la forto de la akirita kompanio kaj la maniero kiel ĝi estas administrita.

Warren Buffett estas la reganta posedanto de la kompanio kaj posedas ĉirkaŭ 38% de la akcia kapitalo de la kompanio, kaj estas konsiderata unu el la plej riĉaj homoj en la mondo danke al lia posedo.

En aprilo 2016, la akcia prezo (BRK-A) transiris la markon de 215 000 dolaroj kaj ĝia merkata valoro atingis ĉirkaŭ 352 miliardojn da dolaroj, kaj en februaro 2022 ĝia valoro jam superis 792 miliardojn da dolaroj [1].

  1. Warren Buffett 2021 Annual Report. Berkshire Hathaway. Arkivita el la originalo je 2022-02-26. Alirita 2022-11-24.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search