Berlina muro

Berlina muro
Berliner Mauer
Antifaschistischer Schutzwall
cordon • pereinta konstruaĵo • vidindaĵo • fortikigita linio • separation barrier
Estiĝo 13-a de aŭgusto 1961
Lando Okcidenta GermanioGermana Demokratia RespublikoGermanio vd
Situo Berlino
Situo
Geografia situo 52° 30′ 16″ N, 13° 26′ 28″ O (mapo)52.50444444444413.441111111111Koordinatoj: 52° 30′ 16″ N, 13° 26′ 28″ O (mapo)
Berlina muro (Berlino)
Berlina muro (Berlino)
DEC
Berlina muro
Berlina muro
Situo de Berlina muro
Map
Berlina muro
Parto de inter-Germania limo • Fera Kurteno vd
Retejo https://www.berlin.de/mauer/
vdr
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986

La berlina muro aŭ simple la muro[1], nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio.

Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj.

La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 la muron de la honto per impulso kiu surprizis la tutan "liberan mondon". Tiu evento estis la eko de la germana reunuiĝo. Kvankam preskaŭ tute detruita, la muro restas memorloko al kiu pluraj muzeoj estas dediĉitaj. La cikatroj, kiun ĝi lasis en la urba organizo de la nova germana ĉefurbo ankoraŭ ne estas neniigitaj. La berlina muro daŭre ludas gravan rolon en la germana fikcio, eĉ okcidenta, kiel atestas multaj libroj kaj filmoj.

  1. La muro signifas la berlinan muron, la esprimo por indiki la tutan limon inter okcidenta kaj orienta Eŭropoj inter 1947 kaj 1989 estas la fera kurteno.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search