Bertrand Arthur William RUSSELL [BERTrand rasl] (naskiĝis la 18-an de majo 1872 en Ravenscroft, Monmouthshire, mortis la 2-an de februaro 1970 en Penrhyndeudraeth, Kimrio) estis epistemologiisto, matematikisto, logikisto, filozofo kaj moralisto tre grava en la 20-a jarcento.
Li ankaŭ estis polemikisto kaj maldekstrula aktivulo, foje proksima al la ideoj anarĥiismaj. Li aranĝis la Tribunalon Sartre-Russell opone al la krimoj de la vjetnama milito.
Russell ricevis la Nobel-premion pri literaturo en la jaro 1950 pro sia verkaro, kaj precipe pro sia humanista aktivado.
Li havis lertan tranĉan stilon.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search