Bieno

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri tipo de kampara terposedaĵo. Por informoj pri komunumo en Italio, vidu la artikolon Bieno (Italio).
Bieno
artefarita geografia unuo • vilaĝaro • konstruaĵa komplekso • aro de konstruaĵoj
Posedata de terkultivisto vd
vdr
Bieno en Sierra Morena, Hispanio.

Bieno estas kampara terposedaĵo, privata aŭ kolektiva. Bienoj estas la ĉefaj unuoj de agrikulturo. Areo de bieno povas esti ajna: komence de ono de hektaro ĝis miloj da hektaroj.

Laŭ PIV bieno estas "Kampara posedaĵo, kun la agroj, domoj ktp dependantaj de ĝi": kaj estas menciitaj ekzemploj reĝa, nobela bieno; alodbieno, feŭdbieno, farmobieno; retiriĝi sur sian bienon.[1]

Laŭ Francisko Azorín bieno estas Kampara terposedaĵo; propraĵo.[2] Kaj li indikas etimologion el latina bene (bone), krom rilatajn terminojn farmobieno, heredobieno, bienaro, biendomo, bienetato.[3]

  1. PIV [1] Alirita la 4an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 36.
  3. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search