Blankkapa maraglo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankkapa maraglo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliaeetus
Specio: H. leucocephalus
Haliaeetus leucocephalus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Arealo
Arealo
  • H. l. leucocephalus
  • H. l. washingtoniensis
Sinonimoj
  • Falco leucocephalus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankkapa maraglo (Haliaeetus leucocephalus) estas specio de rabobirdo de la familio Akcipitredoj kaj de genro Haliaeetus, tio estas maragloj. Ĝi estas konata ankaŭ kiel Usona maraglo aŭ eĉ Nordamerika maraglo, ĉefe pro tio, ke ĝi estas nacia birdo de Usono kaj aperas en multegaj bildoj. Ties scienca nomo devenas el la latina Haliaeetus kaj la greka haliaetos, tio estas maraglo, kaj leucocephalus, greka esprimo por blanka kapo el leukos ("blanka") kaj kefale ("kapo").

Tiu specio de la maragloj havas du konatajn subspeciojn kaj formas speciparon kun la Blankvosta maraglo. Ties teritorio inkludas plej parton de Kanado kaj Alasko, ĉiuj apudaj subŝtatoj de Usono, kaj norda Meksiko. Ĝi troviĝas ĉe grandaj akvejoj de fluanta akvo kun abunda manĝodisponeblo kaj kreskintaj arboj por nestado.

Fine de la 20-a jarcento la Blankkapa maraglo estis enironta en loka formorto en kontinenta Usono, dum plue prosperis en multe de Alasko kaj Kanado. Populacioj rekuperiĝis kaj stabiliĝis, tiele la specio estis elirigita el la listo de la usona registaro pri endanĝerataj specioj kaj transpasata al la listo de minacataj specioj la 12an de julio, 1995, kaj elirigita el la listo de endanĝerata kaj minacata naturo en la apudaj 48 usonaj subŝtatoj la 28an de junio, 2007.

  1. BirdLife International (2004). Haliaeetus leucocephalus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 2007-11-11.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search