Blato | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Karbonio - Nun | ||||||||||||||||||
Blaberus giganteus
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
La blatoj estas plataj, ovalkorpaj insektoj el familio de blatedoj. Iliaj kruroj estas forte dornaj, la du paroj da flugiloj kuŝas strikte al la korpo, ili havas abdomenajn alpendaĵojn. La virblatoj portas la ovojn fine de la abdomeno ĝis apero de la larvoj.
Ili ŝatas varmajn, vaporajn kaj mallumajn lokojn, multaj specioj vivas en homaj loĝlokoj.
Plej konata estas la kutima (orienta) blato (Blatta orientalis), kiu estas 2–2,5 cm longa brunnigra insekto, kies virseksuloj estas senflugilaj. La germana blato (Blattella germanica) estas pli malgranda, ĝia koloro estas helbruna, ĝi havas fortajn flugilojn. Ili disvastigas multajn malsanojn.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search