Blazono de Kalifornio

Kalifornia historia blazono (ilustrita, 1876)

La Granda Sigelo de Kalifornio estis adoptita ĉe la Kaliforniŝtata Konstitucia Kongreso de 1849 kaj travivis negravajn desegnajn ŝanĝojn pro la lasta estanta normigado de la sigelo en 1937. La sigelo prezentas unuarange la Romian diinon Minerva (Atena en la greka mitologio), nome la diino de saĝeco kaj milito; krome estas Kalifornia urso (nome la oficiala ŝtata besto) nutras sin el vinberoj, reprezentante la vinan produktadon de Kalifornio; fasko de cerealo, reprezentanta agrokulturon; ministo, reprezentanta la Kalifornian Ordeliron kaj la minindustrion; kaj velŝipoj, reprezentantaj ekonomian potencon de la ŝtato. La frazo "Eureka," signifanta "mi trovis ĝin!" (εύρηκα En la greka) estas Kalifornia ŝtata devizo. La originala desegno de la Sigelo estis farita de usonarmea Majoro Robert S. Garnett kaj gravurita de Albert Kuner. Tamen, pro la antagonismo tiam en ekzisto inter la militistaj kaj civilaj aŭtoritatoj, Garnett estis nevola enkonduki la desegnon al la konstitucia kongreso, do kongresa komizo Caleb Lyon enkondukis ĝin kiel sian propran desegnon, kun la aprobo de Garnett. Garnett poste fariĝis la unua generalo mortigita en la Civila Milito, kie li servis kiel Konfederacia generalo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search