Mapo de Sud-Afriko, kie Blumfontejno situas en la meza landpartoDumnokta panoramo de Blumfontejno
Blumfontejno, esperantigita el Bloemfontein (/ˈblumfontəɪ̯n, ˈblomfontəɪ̯n/), estas la sesa plej granda urbo en la respublikoSudafriko kaj ĉefurbo de la provincoLiberŝtato. Aldone ĝi estas sidejo de la plej alta kortumo de Sudafriko. La urbo troviĝas je 29° suda latitudo kaj je 26° orienta longitudo, ĉirkaŭ 1.395 m super la maro; ĝi sterniĝas sur 46.550 ha kaj havas ĉirkaŭ 500.000 loĝantoj.
La nomo signifas "Florfontanto". Tamen en la lingvoj Sotho kaj Pedi la urbo nomiĝas Mangaung (/maŋaˈuːŋ̩/), kiu signifas "hejmo de gepardoj".