Bratislavo

"Pozsony" alidirektas ĉi tien. Por historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la paĝon Pozsony (historia departemento).


Bratislavo
slovake Prešporok/Prešporek (antaŭ 1919), hungare Pozsony, germane Preßburg
Ĉefurbo de Slovaka respubliko
De maldekstre supre: Panoramo de la urbo, Bratislava burgo, fontano en Placo de Hodža, Michalská brána, Slavín kaj sunsubiro super Danubo
Flago
Oficiala nomo: Bratislava
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Bratislavo
Distriktoj Bratislavo I, II, III, IV, V
Historia regiono Bratislavo kaj ĉirkaŭaĵo
Vizitindaj lokoj Bratislava burgo, Devina burgo, Slovaka nacia muzeo
Riveroj Danubo, Morava, Malgranda Danubo
Situo Bratislavo
 - alteco 152 m s. m.
 - koordinatoj 48° 08′ 38″ N 17° 06′ 35″ O / 48.14389 °N, 17.10972 °O / 48.14389; 17.10972 (mapo)
Plej alta punkto Devínska Kobyla
 - alteco 514 m s. m.
Plej malalta punkto Danubo
 - alteco 126 m s. m.
Areo 391 km² (39 100 ha)
 - aglomeraĵo 853,15 km² (85 315 ha)
 - regiono 2 053 km² (205 300 ha)
Loĝantaro 455 761 (01.06.2010)
 - aglomeraĵo 623 000
 - regiono 702 000
Denseco 1 165,63 loĝ./km²
 - aglomeraĵo 730 loĝ./km²
 - regiono 342 loĝ./km²
Unua skribmencio 907
Urbestro Matúš Vallo (ekde 2018)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 8XX XX
Tel. prefikso +421-2
NUTS 582000
Aŭtokodoj BA, BL
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo de la urbo enkadre de Slovakio
Situo de la urbo enkadre de Slovakio
Situo de la urbo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Bratislava
Statistiko: MOŠ/MIS
Retpaĝo: www.bratislava.sk
Portalo pri Slovakio
Demonimo: Bratislavano
Map

Bratislavo (ĝis la jaro 1919 slovake Prešporok/Prešporek; germane Preßburg, hungare Pozsony [poĵonj], pole Bratysława, ruse Братислава, latine Posonium, greke en mezepoko Istropolis, parollingve ankaŭ Blava) estas ĉefurbo kaj la plej loĝata urbo de Slovakio kaj sidejurbo de la Regiono Bratislavo. Ĝi havas areon de 367,584 km², vivas ĉi tie pli ol 425 mil loĝantoj, dume en la Bratislava regiono ĉirkaŭ 600 mil kaj en la Bratislava regiono kun la Regiono Trnava, kiu ĉirkaŭas ĝin, 1,15 milionoj.

Ĉi tie havas sidejojn la registaro, la parlamento, diversaj oficejoj kaj ministerioj. En Bratislavo ankaŭ agadas kelke da universitatoj, teatroj, muzeoj kaj aliaj kulturaj institucioj, ekzemple la mondfama Slovaka filharmonio aŭ la Slovaka nacia galerio.

Antaŭ la Dua Mondmilito oni uzis en Bratislava tri lingvojn: germana, hungara kaj slovaka.

Bratislavo estas ankaŭ urbo riĉa je memorigaĵoj, el kiuj multaj troviĝas en la Malnova Urbo. Dominaĵo estas kvarangula Bratislava burgo, apud kiu troviĝas konstruaĵo de la Nacia Asembleo de Slovakio kaj proksime la Marteno-katedralo.

Tia estas ankaŭ la moderna kaj dinamike evoluanta urbo kun multaj interesaj konstruaĵoj, el kiuj la plej karakteriza estas Nova ponto sur Danubo, la sepa plej granda pendoponto en la mondo kaj gravega konstruaĵo de la 20-a jarcento en Slovakio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search