Burundo

Respubliko Burundo
Republika y'u Burundi
République du Burundi

Flago de Burundo

Blazono de Burundo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Burundi Bwacu
Nia Burundo
Nacia devizo: Ubumwe, Ibikorwa, Iterambere
Unueco, Laboro, Progreso
Situo
suverena ŝtato
lando sen maraliro
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gitego
Oficiala(j) lingvo(j) burunda, franca
Uzata(j) lingvo(j) burunda, franca, svahila
Plej ofta(j) religio(j) romkatolikismo (60 %)
animismo (33 %)
Areo 27,830 km²
- % de akvo 7,8 %
Loĝantaro 11 530 580 (2020)
Loĝdenso 425 loĝ./km²
Loĝantoj Hutuoj (83 %)
Tutsioj (15%)
Tvaoj (1 %)
Horzono +2
Interreta domajno bi
Landokodo BI
Telefona kodo 257
Plej alta punkto Mount Heha
Plej malalta punkto Tanganjiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Évariste Ndayishimiye
Ĉefministro Gervais Ndirakobuca
Nacia tago 1-a de julio
Sendependiĝo disde Belgio 1-a de julio 1962
Ekonomio
Valuto Burunda franko (BIF)
MEP laŭ 2003
– suma $4,517 mlrd
– pokapa $ 739
Esperanto-movado
Landa E-asocio La Asocio Nacia por Esperanto en Burundo
vdr

BurundoBurundio[1][2], (burunde kaj france Burundi), Respubliko Burundo burunde Republika y'u Burundi, france République du Burundi) estas malgranda lando en oriento de Centra Afriko en la regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas dividita en dek-sep provincoj, ĉiu nomita laŭ sia ĉefurbo. Ĝi limas norde Ruandon, okcidente — Demokratian Respublikon Kongon, oriente kaj sud-oriente — Tanzanion. Aliro al maro mankas. Sud-okcidente ĝi limas la lagon Tanganjiko.

La areo estas nur sub 28.000 km² kun proksimuma loĝantaro je 10 000 000. Ekde 2019, Gitego estas ĉefurbo. a urbo kaj eksĉefurbo estas Buĵumburo. Kvankam la lando estas en la mezo de la kontinento, granda parto de la sudokcidenta landlimo apudas la lagon Tanganjiko.

La loĝantaro konsistas ĉefe el la tutsioj kaj hutuoj kaj tvaoj. Ili okupis Burundon ekde la formiĝo de la lando antaŭ kvin jarcentoj. Burundo estis regata kiel reĝlando de la tutsioj dum pli ol ducent jaroj. Tamen, ĉe la komenco de la 20-a jarcento, Germanio kaj Belgio okupis la regionon, do Burundo kaj Ruando fariĝis eŭropa kolonio konita kiel Ruanda-Urundi.

Politika agitado okazinta dum la regiono pro sociaj diferencoj inter la tutsioj kaj hutuoj, provokis civilan militon en Burundo meze de la 20-a jarcento. Nuntempe Burundo estas regata kiel prezidenta reprezenta demokrata respubliko. 62 % de la burundanoj estas katolikoj, 8 % ĝis 10 % estas islamanoj kaj la ceteraj sekvas indiĝenajn kredojn kaj aliajn kristanajn konfesiojn.

Burundo estas inter la 10 plej malriĉaj landoj de la mondo. Ĝi havas la plej malaltan GDP per persono.[3] Burundo havas malaltan malnetan enlandan produkton plejparte pro civilaj militoj, korupto, neadekvata aliro al edukado kaj la efikoj de HIV/Aidoso. Burundo estas dense loĝata, kun granda elmigrado. Kobalto kaj kupro estas inter naturaj rimedoj de la lando. La ĉefaj eksportaĵoj inkluzivas kafon, teon kaj sukeron kaj tiel plu.

  1. Pri la landonomo en Esperanto Inter Burundio kaj Burundo plej vaste uzata estas la lasta, kiun ankaŭ rekomendas PIV kaj PMEG. Unue Lingva Komitato deklaras sin por la landnoma formo Burundio kaj ne Burundo, kion por la decido de la koncernatoj lasis UEA dum la 93-a UK akceptante tiam kiel plian landan asocion: Asocion Nacian por Esperanto en Burundo. Pri tiu ĉi diskuto skribis Johan Derks.
  2. Johan Derks. Kial mi preferas Burundo ol Burundio esperante
  3. *Eggers, E., Historia Vortaro de Burundo, p. xlix. angle

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search