Centr-Afrika Respubliko

Centr-Afrika Respubliko
République centrafricaine
Ködörösêse tî Bêafrîka

Detaloj Detaloj
Nacia himno: La Renaissance (franclingve)
E Zingo (sangolingve)
Nacia devizo: "Unité, Dignité, Travail"
"Unueco, Digno, Laboro"
Situo de CAR en Afriko
suverena ŝtato (1960–)
lando
lando sen maraliro
respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bango (france Bangui, sangoe Bangî)
Oficiala(j) lingvo(j) la franca kaj sangoa
Uzata(j) lingvo(j) pli ol 80
Plej ofta(j) religio(j) 35% indiĝenaj, 25% katolikaj, 25% protestantaj, 15% islamaj
Areo 622,984 km²
- % de akvo 0 %
Loĝantaro 4.216.666 laŭ takso de 2007, inter ili 33% estas gbajaoj, 27% bandaoj, la cetero diversaj aliaj etnoj. Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2017)
Loĝdenso 6,77 loĝ./km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Loĝantoj centrafrikanoj
Horzono +1
Interreta domajno .cf
Landokodo CF
Telefona kodo +236
Plej alta punkto Mont Ngaoui
Plej malalta punkto Ubangi
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Faustin-Archange Touadéra
Ĉefministro Félix Moloua
Nacia tago 1-a de decembro
Sendependiĝo disde Francio 13-a de aŭgusto 1960
Ekonomio
Valuto centrafrika franko (XAF) (XAF)
MEP laŭ 2006
– suma 1,48 miliardoj da USD
– pokapa 355 USD
vdr

Centr-Afrika Respubliko (CAR)Centr-Afriko[1] estas ŝtato en mez-Afriko. Ĉirkaŭas ĝin la landoj Kameruno (okcidente), Ĉado (norde), Sudano (nordoriente), Demokratia Respubliko Kongo (sude), kaj Respubliko Kongo (sudokcidente).

Ĉar plej da la teritorio de CAR situas en la riverbasenoj de Ŝari kaj Ubangi, la francoj nomis la kolonion, kiun ili starigis tie, Ubangi-Ŝari (Oubangui-Chari franclingve). Tiu francia kolonio Ubangi-Ŝari fariĝis aŭtonoma teritorio de la Franca Komunumo en 1958 kaj sendependa nacio en 1960. Dum pli ol tri jardekoj post sendependiĝo, regis la "respublikon" prezidentoj, kiujn oni ne elektis per vere demokratiaj balotoj, aŭ kiuj prenis potencon perforte.

Centr-Afrika Respubliko estas unu el la plej malriĉaj lokoj de la mondo, kaj unu el la 10 plej malriĉaj nacioj en Afriko, sed en 2001 la anglalingva revuo The Ecologist taksis, ke CAR estas la plej bona lando de la mondo ĉe daŭripova evoluo.

  1. Centr-Afriko proponatas en la Listo de rekomendataj landonomoj de la Akademio de Esperanto

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search