Ciro la 2-a

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ciro (apartigilo)
Ciro la 2-a
Reĝo de Persio
Regado 559-530 a.Kr.
Persona informo
𐎤𐎢𐎽𐎢𐏁
Naskonomo perse کوروش بُزُرگ - Kūruš
Naskiĝo ĉirkaŭ 600 a.Kr.
en Anŝan, Persio
Morto ĉirkaŭ 530 a.Kr.
en Sirdarjo
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombo de Ciro Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Zaratuŝtrismo vd
Lingvoj malnovpersa • Babilona lingvo • elama vd
Ŝtataneco Aĥemenida Imperio
Anŝan Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Kambizo la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mandana de Medujo Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Cassandane (en) Traduki
Amitis Shahbanu (en) Traduki
Neithiyti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Kambizo la 2-a
 ( Cassandane (en) Traduki)
Roxane (en) Traduki
 ( )
Atosa
 ( Cassandane (en) Traduki)
Smerdio
 ( Cassandane (en) Traduki)
Artystone (en) Traduki
 ( Cassandane (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno
fondinto
militestro
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ciro la 2-a[1] (Kūruš; en moderna persa lingvo: کوروش بزرگ Kuroŝ-e Bozorg, vivis ĉirkaŭ la jaroj 575 – 530 a. K.), ofte nomata Ciro la Granda [2] estis reĝo de la aĥemenida dinastio de Persio (inter la jaroj 559-530 a. K.)[3] kaj fondinto de la persa aĥemenida imperio.[4] La aĥemenida dinastio, en malnova persa lingvo Haksāmaniŝija, fondita de Ciro post venkado super la lasta meda reĝo (550 a. K.), etendigis sian regaĵon sur la centra ebenaĵo de Irano kaj granda parto de Mezopotamio: Liaj konkeroj ampleksiĝis al Medio, Lidio kaj Babilono, ekde la Mediteraneo ĝis la montoĉeno Hindukuŝo, kreante tiel la plej grandan imperion de tiu epoko. La imperio fondita de Ciro ekzistis dum pli ol ducent jaroj, ĝis ĝia fina konkero fare de Aleksandro la Granda en 332 antaŭ nia erao.

La regado de Ciro la 2-a daŭris inter 29 kaj 31 jarojn. Ciro konstruis sian imperion konkerante unue la Medan Imperion, poste la Lidian Imperion kaj poste la Nov-Babilonan Imperion. Antaŭ aŭ post Babilono, li gvidis ekspedicion en centra Azio, kiu rezultigis gravajn kampanjojn kiuj estis priskribitaj kiel enkonduko "en submetiĝon al ĉiu nacio senescepte"[5]. Ciro ne riskis en Egiptio, ĉar li mem mortis en batalo, kontraŭbatalante la masagetojn de Sirdarjo en 530 a.K.[6] Li estis sukcedita de sia filo, Kambizo la 2-a, kiu sukcesis aldoni pliajn teritoriojn al la imperio konkerante Egiption, Nubion, kaj Cirenion dum sia mallonga regado.

Ciro la 2-a respektis la morojn kaj religiojn de la landoj kaj teritorioj kiujn li konkeris[7]. Estas dirite en Tutmonda Historio, ke la rolo de la aĥemenida dinastio fondita de Ciro fontis en la sukcesa modelo je centralizita administrado kaj establiĝo de registaro laboranta por la avantaĝoj kaj profitoj de siaj subuloj.[4]. Fakte, la administrado de la imperio pere de satrapioj kaj la vivprincipo je formado de registaro ĉe Pasargado estis la verkoj de Ciro[8]. Kio foje estas konataj kiel la Edikto de Restarigo (fakte du ediktoj) priskribitaj en la Biblio kiel realigaĵoj de Ciro la 2-a lasis daŭran heredaĵon en la juda religio, kie, pro liaj politikoj en Babilono, estas referita en la juda Biblio (Malnova Testamento) kiel Mesio (Jesaja 44:24, 26-45:3, 13, "la sanktoleita"[9]), kaj estas la nura ne-judo tiel nomata[10].

Ciro la 2-a estas ankaŭ bone konata pro siaj atingoj rilate al homaj rajtoj, politiko, kaj armea strategio, same kiel la influo kiun li ekzercis sur orientajn kaj okcidentajn civilizojn. Origine el Persis, kiu temas pri la nuna moderna irana regiono Fars, Ciro ludis decidan rolon en difinado de la nacia identeco de moderna Irano[11][12][13] . Ciro kaj, efektive, la aĥemenida influo en la praa mondo ankaŭ etendiĝis ĝis Ateno, kie multaj atenanoj adoptis aspektojn de la pers-aĥamenida kulturo kiel sian propran, en reciproka kultura interŝanĝo[14].

  1. "Ciro" laŭ PIV kaj laŭ la Biblio tradukita de Zamenhof, https://vortaro.net/#Ciro_kd : "tiele diras la Eternulo pri sia sanktoleito Ciro X"
  2. Ksenofono, Anabasis I. IX; vidu ankaŭ M. A. Dandamaev "Cyrus II", en Irana Enciklopedio.
  3. (Dandamaev 1989, p. 71)
  4. 4,0 4,1 Schmitt Aĥemenida dinastio (i. The clan and dynasty)
  5. Cambridge Ancient History IV Ĉapitro 3c. p. 170. La citaĵo estas de la greka historiisto Herodoto.
  6. Beckwith, Christopher. (2009). Imperioj de la Silka Vojo: Historio de Centra Eŭrazio ekde la Bronzepoko ĝis la Nuno. Princeton kaj Oksfordo: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-13589-2. Paĝo 63.
  7. Dandamayev Cyrus (iii. Cyrus the Great) Cyrus's religious policies.
  8. The Cambridge Ancient History Vol. IV p. 42. See also: G. Buchaman Gray and D. Litt, The foundation and extension of the Persian empire, Chapter I in The Cambridge Ancient History Vol. IV, 2nd edition, published by The University Press, 1927. P. 15. Excerpt: The administration of the empire through satrap, and much more belonging to the form or spirit of the government, was the work of Cyrus ...
  9. Jona Lendering (2012). Messiah – Roots of the concept: From Josiah to Cyrus. livius.org. Arkivita el la originalo je 2010-07-13. Alirita January 26, 2012.
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-26. Alirita 2015-09-22.
  11. (2005) Birth of the Persian Empire. I. B. Tauris, p. 7. ISBN 978-1-84511-062-8.
  12. Amelie Kuhrt. The Persian Empire: A Corpus of Sources from the Achaemenid Period. Routledge, p. 47. ISBN 9781134076345.
  13. Shabnam J. Holliday. (2011) Defining Iran: Politics of Resistance. Ashgate Publishing, Ltd., p. 38–40. ISBN 9781409405245.
  14. Margaret Christina Miller. (2004) Athens and Persia in the Fifth Century BC: A Study in Cultural Receptivity. Cambridge University Press, p. 243. ISBN 9780521607582.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search