Colours of Ostrava

Colours of Ostrava
Logo Colours of Ostrava
Loko Ostrava
Aktiva 7 jaroj
Fondis Zlata Holušová
Dato julio
Ĝenro(j) monda muziko
TTT colours.cz
vdr
Colours of Ostrava
muzikfestivalo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2002 vd
Geografia situo 49° 49′ 50″ N, 18° 18′ 0″ O (mapo)49.83055555555618.3Koordinatoj: 49° 49′ 50″ N, 18° 18′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Ĉeĥio vd
Colours of Ostrava (Ĉeĥio)
Colours of Ostrava (Ĉeĥio)
DEC
Map
Colours of Ostrava
Retejo Oficiala retejo
vdr
Colours of Ostrava 2014, Malsupra regiono Vítkovice, okazejo de festivalo

Colours of Ostrava estas multiĝenra muzika festivalo ĉiujare okazanta ekde la jaro 2002 en Ostrava. La unua jaro de la festivalo en la jaro 2002 okazis en centro de Ostrava en strato Stodolní, en ekspoziciejo Nigra herbejo kaj en klubo Boomerang. Iom post iom la festivalo disvastiĝis kaj el strato Stodolní ĝi transportis sin en spacon de Sileziaostrava burgo kaj en pluajn lokojn en la centro de Ostrava. Ekde la jaro 2012 la festivalo okazas en industria areo de nacia kultura memorigaĵo Malsupra regiono Vítkovice proksime de la centro de Ostrava.

La unuaj jaroj ili okazis plejparte en areo de strato Stodolní, en Nigra herbejo kaj en klubo Boomerang, pluaj ankaŭ en areo de Sileziaostrava burgo. En 2007 la koncertoj okazis ankaŭ sur kelkaj scenejoj ekster la areo mem, ekzemple en kluboj Templ en la strato Stodolní, Fabric, Marley aŭ en evangelia preĝejo.

Colours of Ostrava estas tenanto de prezo Anĝelo por muzika evento de la jaro 2005 kaj 2006. Samtempe ĝi akiris aprezojn por la plej bona muzika agado de la jaro 2004, 2005 kaj 2006 en enketado ALMA (Akropolis Live Music Awards) en kategorio koncerto/festivalo de la jaro. En la festivalo partoprenis jam multaj eksterlandaj muzikaj grupoj kaj artistoj, al la plej konataj apartenas ekz. Mariza, Robert Plant, Sinéad O'Connor, Goran Bregović & Wedding and Funeral Band, Asian Dub FoundationGogol Bordello.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search