Demenco

Demenco (el la latina dementia "sen menso") estas deficito en kognaj, emociaj kaj sociaj kapabloj, kio kondukas al limigo de la socia, profesia agado. Ĝi estas malfacile diagnozebla Alchajmer-tipa malsano. Ĝi komenciĝas per la falo de mallongdaŭra memoro, sed ankaŭ la daŭra memoro, la movigado kaj la lingvo malfortiĝas, kion oni nur poste rimarkas. La mensa kapablo malkreskas, aperas kondutaj perturboj, ekz. malamika sinteno.

Medicine, demenco estas tiu malsaniĝo de la cerbo, dum kiu la orientiĝa kaj parola kapabloj grave malboniĝas. Aperas kurt-tempa forgesemo, oni forgesas situon de aĵoj, serĉas ofte vortojn, en fina stadio ne rekonas la konatojn kaj parencojn.

Ĝi estas nekuracebla, sed mildigebla simptomo. La demenco ekigita per malsanoj komencas ĉe maljunuloj, sed ĝi povas ekigi ankaŭ per lezioj de cerbo. Pleje ĝi apartenas al la maljunulaj psikiatriaj perturboj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search