Devizo

La plumoj de la Princo de Kimrujo, kun persona devizo.

Devizo estas moto, kiu montras principon de la konduto de persono, firmao, urbo, ŝtato ktp. Devizoj ofte estas parto de blazono.

Laŭ Francisko Azorín Devizo estas Sentenco akompananta ofte blazonon. Signo, moto, maksimo uzata kiel distingilo.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina de + visus (de vidita =vidaĵo).[2]

Tradicie katolikaj episkopoj elektas la devizon. Por nobelaj familioj, organizoj kaj landaj blazonoj devizo estas ofte grava ero de la propra kulturo.

Ekzemploj:

  • Libereco, egaleco, frateco (france Liberté, égalité, fraternité) - devizo de la Franca Respubliko.
  • Verokunlaborantoj (latine Cooperatores veritatis) - devizo elektita de Joseph Ratzinger (la posta papo Benedikto la 16-a) kiel episkopo de München-Freising

En ekonomiko, devizo estas kambioĉeko en fremda valuto, pagebla ĉe difinita loko kaj negocata en borso. (PIV, 3-a signifo de devizo).

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 55.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search