Dialogo

Dialogo inter Goethe kaj Schiller.

Dialogo (antikve greka etimo: dialégesthai; dialogein) estas esprimmaniero rilata al normala konversacio. Ĝi estas bazo de teatra esprimmaniero, ĉar teatraĵoj estas pure simpla skribado de tio, kion roluloj diras (kaj krome agas). Krome dialogo povas esti vere pura literatura ĝenro, tre uzata ekde la Renesanco kiel metodo disvastigi ideojn; tiel estas eĉ en Esperanto Senĝenaj dialogoj, kio estas scienca verko.

Laŭ la proporcio de dialogo iu verko povas esti iamaniera. Ekzemple teatraĵoj povas havi aŭ ne reĝisorajn indikojn; kelkaj malmulte kaj eĉ kelkaj - ekzemple antikvaj - neniun. Tiukaze temas pri verko pure dialoga. Tamen mimiko estas teatrotipo tute sendialoga. Alia tipo povas esti monologo, kie ununura persono parolas kaj pro tio devas sole komuniki la tutan mesaĝon.

En romanoj dialogo povas havi diversajn celojn, ĉu kiel parto de la ĉiutaga agado - ĉu pli baze kiel disvastigilo de la mesaĝo de la verko, kiel okazas en La arbo de la sciado de Pío Baroja en ties centra parto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search