Diskuto:Orgono

"Orgono" estas pseŭdoscienca nerealaĵo... la artikolo bezonas iom(ege) de reverkado por neŭtrala vidpunkto, kaj estu alligita probable ne de Biologio, sed de Pseŭdoscienco. Vidu ekzemple [1], [2] (angle).

Jes, ĝi ne apartenas al Biologio. Sed kie aldoni ĝin? Mi aldonus ĝin sub rubriko "mistiko" aŭ "mistikaj kredoj". Sed de kie oni aldonus tion de la hejmpaĝo? Ne sub Religio, mi opinias, ĉar religioj estas pli organizitaj kaj strukuritaj aferoj. Do kie? Pseŭdoscienco. Mi ŝatas tion. Kie oni aldonus tion, en la hejmpaĝa strukturo? --Jacob SCHWARTZ
Ĉe la angla vp, Pseudoscience ligiĝas flanke de Science, kio ŝajnas sufiĉe bone. Laŭ mi, ne nepras ligigi ĝin rekte de la hejmpaĝo. --Brion VIBBER
Mi ne opinias ke orgono estas subjekto de pseŭdoscienco, sed ne akceptita teorio de Wilhelm REICH kiu tamen laboregis pri la temo kaj fondis siajn teoriojn sur siaj observoj. Anstataŭ peli la artikolon al kvazaŭ-rubujo nomante ĝin pseŭdoscienco, sufiĉas precizigi kiel ĝi rilatas kun la teorioj de REICH, kiuj ambaŭ (Reich kaj liaj teorioj kaj esploroj) indus pli prezenti en aliaj artikoloj. Arno 25/04/2003
Laŭ sciencteoriaj kriterioj la orgonteorio estas nekontesteble nescienca. Evidente Reich ne havis sufiĉan konon de fiziko. Plej bone konformas al ĝi la kategorio "pseŭdoscienco". --Helmut Welger 17:21, 29. Jan 2006 (UTC)
La franclingva artikolo estas sufiĉe ampleksa, detale priskribas la esplorojn de Reich kaj aldonas komentojn pri aktualaj vidpunktoj pri orgono, jen subtena jen kontraŭa. Estus interese esperantigi ĉion tion. - mi mem volonte faros iam se mi trovos tempon por tio - Arno Lagrange  21:00, 4. Okt 2006 (UTC)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search