Distrikto Duklando Lauenburg

Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Ŝlesvigo-Holstinio
Administra sidejo: Ratzeburg
Areo: 1263 km²
Loĝantoj: 203 712
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 148 po km²
Aŭtokodo: RZ (Ratzeburg)
Oficiala kodo: 01053
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio

La distrikto Duklando Lauenburg - germane Kreis Herzogtum Lauenburg - situas en la pleja sudo de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Ratzeburg. La distrikto kovras areon de 1263 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 203 712 loĝantojn. La teritorio apartenas al la metropola regiono Hamburgo.

Najbaras la distriktoj Stomarn - plus la eksterdistrikta urbo Lubeko - nordokcidente kaj norde, Nordokcidenta Meklenburgo kaj Ludwigslust de la najbara federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio oriente, Lüneburg kaj Harburg de la najbara federacia lando Malsupra Saksio sude (natura suda limo de la distrikto estas la rivero Elbo) kaj la federacia lando Hamburgo okcidente.

La distrikto ĝis hodiaŭ restis tre arbaroriĉa. Kun la "Saksa Arbaro" (Sachsenwald) ĝi disponas pri la plej granda arbara areo de la federacia lando. La natura parko "Lagoj de Lauenburg" (Naturpark Lauenburgische Seen) estas inter la plej aĝaj naturaj parkoj de Germanio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search