Distrikto Havelland

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Rathenow
Areo: 1 716 km²
Loĝantoj: 169 334
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 89 po km²
Aŭtokodo: HVL
Municipokodo: 12063
Komunumoj: 26
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Havelland (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Rathenow estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 716,80 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 169 334 homoj; do meznombre 89 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Havelland estas signita per 4.

Najbaraj distriktoj estas nordoriente Oberhavel (6), norde Ostprignitz-Ruppin (9), sude Potsdam-Mittelmark (10) kaj la urbo Brandenburg an der Havel. Okcidente limas la saksi-anhaltaj distriktoj Stendal kaj Jerichower Land.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search