Distrikto Oberspreewald-Lausitz

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Senftenberg
Areo: 1 795 km²
Loĝantoj: 108 263
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 95 po km²
Aŭtokodo: OSL
Municipokodo: 12066
Komunumoj: 25
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Oberspreewald-Lausitz (germane: Landkreis, nomata laŭ la regionoj supra (suda) parto de la Spree-arbaro, Spreewald, kaj Luzacio, Lausitz) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Senftenberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 216,61 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 108 263 homoj; do meznombre 95 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberspreewald-Lausitz estas signita per 7.

Najbaraj distriktoj estas okcidente Elbe-Elster, norde Dahme-Spreewald, oriente Spree-Neiße. En la sudo limas la saksaj distriktoj Kamenz kaj Riesa-Großenhain. La nordsoraba nomo de la dulingva Distrikto Oberspreewald-Lausitz estas Wokrejs Gorne Błota-Łužyca.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search