Distrikto Ostprignitz-Ruppin

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Neuruppin
Areo: 2 508 km²
Loĝantoj: 99 871
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 40 po km²
Aŭtokodo: OPR
Municipokodo: 12068
Komunumoj: 23
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Ostprignitz-Ruppin (germane: Landkreis) situas en la nordokcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Neuruppin estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 508,96 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 99 871 homoj; do meznombre 44 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Ostprignitz-Ruppin estas signita per 9.

Najbaraj distriktoj estas oriente Oberhavel (6), sude Havelland (4), okcidente Prignitz (11) kaj en la nordo la meklenburgo-antaŭpomeriaj distriktoj Müritz kaj Mecklenburg-Strelitz.

En la distrikta teritorio cetere ankoraŭ parolatas la orienta platgermana lingvo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search