Distrikto Potsdam-Mittelmark

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Belzig
Areo: 2 574 km²
Loĝantoj: 222 570
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 79 po km²
Aŭtokodo: PM
Municipokodo: 12069
Komunumoj: 38
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Potsdam-Mittelmark (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Belzig estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 574,98 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 222 570 homoj; do meznombre 79 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Potsdam-Mittelmark estas signita per 10.

Najbaraj distriktoj estas norde Havelland (4), oriente Teltow-Fläming (13) kaj la urboj Potsdam kaj Berlin, sude la saksianhaltaj distriktoj Wittenberg kaj Anhalt-Bitterfeld kaj okcidente la same saksianhalta distrikto Jerichower Land.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search