Distrikto Uckermark

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando: Brandenburgio
Administra urbo: Prenzlau
Areo: 3 058 km²
Loĝantoj: 117 845
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 40 po km²
Aŭtokodo: UM
Municipokodo: 12073
Komunumoj: 34
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Uckermark estas administra distrikto de Germanio en la ekstrema nordoriento de la federacia lando Brandenburgio. La urbo Prenzlau estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 3 058,13 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 117 845 homoj; do meznombre 40 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Uckermark estas signita per 14.

Najbaraj distriktoj estas sude Barnim (1) kaj Oberhavel (6), norde la meklenburgo-antaŭpomeriaj distriktoj Mecklenburg-Strelitz kaj Uecker-Randow. En la oriento limas Pollando.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search