Dorzeoj

Dorzeoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La dorzeoj estas malgranda etno kun proksimume 28.000 anoj en Etiopio. La dorzea lingvo apartenas al la omotaj lingvoj. Ili vivas precipe en la sudo de la lando en vilaĝoj ĉirkaŭ Ĉenĉo (Chencha) kaj Arba-Minĉo (Arba Minch) en la distrikto Semien-Omo (Semien Omo), parto de la federacia ŝtato Southern Peoples, Nations & Nationalities (SPNN) de Etiopio. Kelkaj dorzoj formigris al Adis-Abebo aŭ al aliaj regionoj. Unu el la bazaj okupoj de multaj dorzeoj estas la teksado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search